Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Abatejo |
---|---|
Esperanta teksto | Marjorie BOULTON |
Tipo | adapto |
Junaj geedzoj ĝin aĉetis.
Ŝi kudris ; li ĉarpentis. Ligno
kaj ŝtofo ordigite netis,
kaj meblo ŝajnis amosigno.
Ili vivadis pene, ŝpare,
sed ĝoje, kreis sian neston,
revadis pri la hejmo pare,
kaj prifieris tolokeston ;
tapetis murojn, plantis florojn,
preparis robojn por la tria -
kiu alportis ja laborojn,
sed igis hejmon ĝojradia.
Pli da infanoj; pli da penoj;
da maltrankvilo, kaj sufero;
pli da laboroj, pli da benoj,
da estonteco kaj espero.
Mebloj akiris siajn mitojn;
infanoj kreskis ; ili kreis
proprajn memorojn, etajn ritojn;
mezaĝa paro jubileis –
bombo detruis dum sekundo
rikoltajn dudekkvin septembrojn,
kaj lasis sur malpura grundo
nur meblopecojn, sangajn membrojn.