Heliko sur mia manplato

Muziko kaj esperanta tekstoMiĥail Povorin
Esperanta plenumoMiĥail Povorin

Por la kanto Mikaelon inspiris heliko, kiun li renkontis en esperanta tendaro en Tarĥankut (Krimeo) la 5-an de julio 2008. La kanto estas unu el liaj pluraj originalaj kantoj, dediĉitaj al etaj estaĵoj (ofte insektoj, sed ĉi-okaze gastropodo).

Heliko sur mia manplato –
Ne muŝ’, ne skarabo, ne blato.
Ĝi milde tremetas,
Forlasi ĝin petas:
Pro timo, aŭ ĉu pro malsato?

Samkiel apude sur muro,
Surhaŭte jen glita mukspuro.
La manon ĝi tiklas,
Ĝi tute ne viglas.
Jen tia kreaĵ’ de l’ naturo.

Post pluv’ en tendar’ ĉio novas,
Helikoj sin ĉie elmovas.
Sed stri’ de asfalto
Ne helpas al salto:
Ĝin ili transrampi nur povas.

Ĉi loko ja ege danĝeras:
Jen homo paŝanta aperas.
Nur krako malforta –
Helik’ estas morta.
Sed li sen rimarki preteras.

Mi estas nun tre gajhumora.
Min kaptas savemo bonkora.
Besteto fragila,
Jen loko azila
De l’ paŝoj minacaj pli fora.

Ni tiom helikojn similas…
Ni ofte kunvenas, babilas.
Ni sidas, ni multas,
Ni ĉiuj aŭskultas,
Ne hastas kaj ne maltrankvilas.

Kaj kiel heliko sur pado
Tre lantas la verda movado.
Ni ofte naivas,
Ni pigras, pasivas,
Nin bremsas kverela debato.

Ĉu iu potenco supera
Kun sama helpemo sincera
Per movo amika
De mano fortika
Nin portos al cel’ nia vera?

  • heliko_sur_mia_manplato.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 13.08.2016 00:30
  • de fajrereto