Himno

MuzikoRusa melodio

Fratoj, al sun' libereco,
fratoj, nun supren al lum'!
/: Hel', el mallum' estinteco,
brilas estonto nin nun! :/

Vidu la frataj milionoj
venas el nokto al ni,
/: Ĝis la sopir' de legionoj
turnos la sorton de ni. :/

Donu la manon nun, frato,
moku pri morto kaj fal'.
/: For la sklavec' kaj malsato!
Sankta la lasta batal'! :/

  • himno.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:02
  • (ekstera redakto)