Uzantaj iloj

Retejaj iloj


himno_asturia

Himno Asturia

Origina titolo: Asturias, patria querida

Teksto

Asturland', patruj’ amata
Asturland’, de l’amo mia
forgesi vin mi ne povas
mi tenas vin en kor' ĉiam.
Mi supreniros al arbo
en kiu kreskas la flor'
celata por l’amatino,
ke ŝi metu ĉe l’ balkon’.
Se ŝi metas ĉe l’ balkon
se meti ĝin ŝi ne volos,
mi supreniros al arbo
kaj deprenos la floron.

himno_asturia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)