Uzantaj iloj

Retejaj iloj


himno_de_popola_respubliko_bulgario

Himno de Popola Respubliko Bulgario

E-tekstoA. GRIGOROV

Teksto

Pompe staras la Balkan',
bluas la Danub-river' -
super Pirin kaj Trakio
suno brilas en liber'.

Refreno:

Kara patroland', estas vi eden',
Ah, senfinaj estas viaj ĉarmoj kaj seren'! (2-foje)

Batalanto,' mil kaj mil
falis por popola bon'.
Al ni, panjo, donu forton
sekvi ilin kun sindon'!

Refreno

Fratoj, en milit' kaj pac'
Moskvo estas ja kun ni!
Nian venkan sociordon
gvidas firme Komparti'!

Refreno

himno_de_popola_respubliko_bulgario.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)