Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hirundetoj

Enhavtabelo

Hirundetoj

TekstoAlfredo Le PERA
MuzikoCarlos GARDEL

Teksto

Hirundetoj de varma somero
kun dezir' konstanta de vojaĝ' kaj revoj,
bluaj birdoj, migrantaj birdetoj
voli vin haltigi nur estas ĥimero.
Hirundetoj kun tremaj flugiloj,
vojaĝemaj animoj de vagant',
ĉiam celas malsamajn pejzaĝojn
la kompas' freneza de la promenant'.

Refreno:

Fraŭlino de l’ kvartalo
de mia granda urbo,
haltigos la flugadon
finfine l’ hirundet';
dum halto ĝi ne emos
daŭrigi la vagadon
kaj uzos viajn manojn
post migro por la nest'.
Mildigos ĝi flugemon
en viaj tentaj kisoj
kaj ĝuos vian amon
karegan kun pasi'.
Fraŭlino de l’ kvartalo
de mia granda urbo,
flugiloj malferminte
revenos ankaŭ mi.

Dum flugad' super blua marakvo
ŝajnas senmezuren celi la trilado
kaj en sorĉo de kampaj pejzaĝoj
vibras la agordoj de via kantado.
Vi eterne inspiros la temojn
pri deviga reveno al patri',
tial mi dum foresto sopiras
kaj dum la sopiro mi prikantas ŝin.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Golondrinas

Golondrinas de un solo verano
con ansias constantes de cielos lejanos.
Alma criolla, errante y viajera,
querer detenerla es una quimera…
Golondrinas con fiebre en las alas
peregrinas borrachas de emoción…
Siempre suena con otros caminos
la brújula loca de tu corazón…

Criollita de mi pueblo,
pebeta de mi barrio,
la golondrina un día
su vuelo detendrá;
no habrá nube en sus ojos
de vagas lejanías
y en tus brazos amantes
su nido construirá.
Su anhelo de distancias
se aquietará en tu boca
con la dulce fragancia
de tu viejo querer…
Criollita de mi pueblo,
pebeta de mi barrio,
con las alas plegadas
también yo he de volver.

En tus rutas que cruzan los mares
florece una estela azul de cantares
y al conjuro de nuevos paisajes
suena intensamente tu claro cordaje.
Con tu dulce sembrar de armonías
Tierras lejanas te vieron pasar;
otras lunas siguieron tus huellas,
tu solo destino es siempre volar.

Criollita de mi pueblo…
hirundetoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)