Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_flirtu_super_mar

Ho, flirtu super mar'

Muzikomelodio de: Du danske Mand
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

Ho, flirtu super mar' kaj land',
vi, tuko de l’ verda stel'!
de l’ sudo ĝis la glacirand'
kaj alten al la ĉiel’!
Malamon vi forigu,
la pacon realigu,
feliĉon perfektigu,
/:progresu en propagand'! :/

Rakontu pri la sankta fond'
kaj kresko de l’ pacafer',
elkriu al la tuta mond'
la benon de l’ sankta ver',
al gentoj kaj popoloj:
„For, for de la idoloj
kaj falsaj la simboloj,
/:vi, homoj de l’ vasta ter'!” :/

Ni benas kaj adoras vin
en plena, mondlingva ĥor',
vi ravas kaj allogas nin,
ni ĝojas pro via glor'!
Ni sekvas vin en peno
por paco kaj kompreno,
por la tutmonda beno,
/:feliĉo de l’ homa kor'! :/

ho_flirtu_super_mar.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)