Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_kiel_bela_la_arbar

Ho, kiel bela la arbar'

TekstoH. C. Andersen
Esperanta tekstoS. K. Nielsen

Teksto

Ho, kiel bela la arbar',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kun bela, verda foliar',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
La junular' en amebri'
promenas ofte tie ĉi.
/: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera. :/

En luna brilo iras ni,
kaj ankaŭ sub la sunradi'.
De la kukol' ekscias vi,
ĉu pli da kisoj havos vi.
Nur pensu pri gajec' kaj ĝoj',
kaj iru laŭ la hela voj'.
Kaj la kukolo kantas pri
la amo inter li kaj ŝi.

ho_kiel_bela_la_arbar.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)