Ho, malĝojiga tempo

Teksto

Ho, malĝojiga tempo,
nebulfara vento
nebulfara tempo,
Ho, rompas mian koron
adiaŭa sento,
adiaŭa sento.

Ho, se mi scius
kien tiras vin la brilo,
tiras vin brilo.
Ho, plugus mi la vojon
per ora plugilo,
per ora plugilo.

Ho, erpus mi la vojon
per valoraj perloj
per valoraj perloj.
Ho, akvumus la teron
per abundaj larmoj,
per abundaj larmoj!

QR-Kodo
QR-Kodo Ho, malĝojiga tempo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net