Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_mia_kor

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ho, mia kor'

Muziko1Markone Froes
Muziko2József DINNYÉS
Muziko3Canko KOLEV
Muziko4Vili ŠČUKA
Muziko5Georgo Handzlik
E-tekstoL.L.Zamenhof
MIDIho_mia_kor_dinnyes.mid

Klasika verso, publikigita en la Unua libro, Merlin kantas ĝin balade.

Teksto

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
ho, mia kor'!

Eksteraj ligoj

ho_mia_kor.1329677822.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 12:37 (ekstera redakto)