Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_miozot

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ho, miozot'

Muzikopopola
Esperanta tekstoImre SZABÓ
Tipotraduko
Originala titoloKék nefelejcs

Teksto

Ho miozot', ho miozot'
lagoborde, lagoborde floras jam.
Baldaŭ el viv', baldaŭ el viv'
mi foriros, mi foriros pro malsan'!
Eĉ ne tial, tamen tial,
se mi mortos florokron',
el miozot', el miozot'
estu sur la tomboŝton'!

Amos mi vin, ho karulin'
el profundo, el profundo de la kor';
En la anim', kaj en la sin'
tie floras, tie floras nur la plor';
Iris vi for, iris vi for,
por mi restis nur angor',
Amis mi vin, amos mi vin
jam eterne en la kor'!

Teksto 2

Kék nefelejcs…

Kék nefelejcs, kék nefelejcs,
Virágzik a, virágzik a tó partján.
Beteg vagyok, fáj a szívem,
Nem sokáig, nem sokáig élek már;
Hanem azért, hanem azért,
Koszorút, ha meghalok,
A síromra, sírhalmomra
Nefelejcsből fonjatok!

ho_miozot.1446642011.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)