Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_permesu_vin_kiseti

Ho permesu vin kiseti

Teksto

Vi ĉiam kantas jenon al mi,
ke vi min konas jam tagojn tri,
salutas panjon, fratinon Danjon
kaj eĉ la hundo konas vin.
Sed ĉe adiaŭo vi plendas, ke
ĉe kisproveto mi diras ne,
sed vi kun ardo kaptas hazardon
kaj forbatalas mian ne.

Refreno:

Ho permesu vin kiseti, plu ne diru ne,
mi ne volas vin koketi, sed nur ami tre,
malfacilas la parolo, pro kuraĝomank', (2-foje)

kisi kontraŭ via volo, diktas varma sang'.
Sed pasis pluraj monatoj tri,
kun rozbukedo aperis vi,
salutis panjon, fratinon Danjon
kaj eĉ la hundo sekvis vin.
Kaj ĉe adiaŭo mi ĵetis min
sur vian kolon, kaj kisis vin
kaj vi kun ardo kaptis hazardon,
kaj ĝoje flustris nur al mi…!

Refreno

ho_permesu_vin_kiseti.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)