Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_vesper_vesper

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ho, vesper', vesper'!

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala plenumoAfton, o hur skön!

Teksto

Ho, vesper', vesper'! Super nia ter'
regas nun la pac' serena.
Post la taglabor' el trankvila kor'
levas sin la preĝo bena.
Ĉiam kun plezur' kantante en vesper'
flugas mi anime supren de la ter'.
Ho, vesper', vesper'! Super nia ter'
regas nun la pac' serena.

Peno kaj dolor'! Nun vi iru for!
Venas paradiza sento.
Amu, mia kor', en feliĉa hor'!
Sankta estas la momento.
Batas min la sorto iam sen kompat',
kantas mi. Neniam venkos min la bat'.
Peno kaj dolor'! Nun vi iru for!
Venas paradiza sento.

Dormu nun, anim'! Iru mi sen tim'
al feliĉolando ĉarma!
Ĉio en la mond' sur la tera rond'
revas en la nokto varma.
Ĉiam kun plezur' kantante en vesper'
flugas mi anime supren de la ter'.
Dormu nun, anim'! Iru mi sen tim'
al feliĉolando ĉarma!

ho_vesper_vesper.1367160310.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)