Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hodiaux_pluvas

Hodiaux Pluvas

O.Obuĥov, Andrej OBREZKOV

Teksto

Hodiaŭ pluvas…
Ŝi kombas la harojn,
Sidanta sur naŭa mont'.
Vent' skuas la branĉojn;
Ŝi turnas okulojn
La plenajn da larmoj al mond'.

Batas la vangojn,
Ekskorias ĝis sango
Strioj oblikvaj de pluv'.
Spadoj de fulmoj
Pikas la nubojn,
Rampas dedorse la polv'.

Ŝi jam hieraŭ
Strebis iri
For de arĝenta la reto.
Pluv' hodiaŭa
Viŝis signojn de herba vojeto.

Hodiaŭ pluvas, ŝi kombas la harojn,
Hodiaŭ pluvas sur naŭa mont'.
Hodiaŭ pluvas…
Ŝi kombas la harojn,
sidanta sur naŭa mont'.

hodiaux_pluvas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)