Uzantaj iloj

Retejaj iloj


homa_blovo

Homa Blovo

KantasMorice Benin

Teksto

Tajlu, pritajlu
Marŝu antaŭen al ci
Cia muzo kune iru
Kaj vian paron skribu sur al strand'

Restas brileco
De parolo-tornad'
Restas la spuroj
De aŭreolo-karesad'
Ĉio kio nin mem surprizas
Kiam vortoj estas flamoj flugantaj
Ĉio kio nin mem surprizas
Kiam gesto de am' estas homo blov'

Tajlu, pritajlu
Levu cin super vaku'
Findetruu ĉi muziko
La plej lastajn remparojn de l' enu'

Kiam nebulas
En ĉi trista marĉa mon'
Ĉe la rand' de la misvojoj
En la fund' de la miraĝ'
Jen la trarekta nova pad'
Jen la alvoko al nova renkont'
Jen returniĝas la pejzaĝo
Kiam ci ĵus kredis pri finvojaĝ'

Tajlu, pritajlu
Donu ci blovon el or'
Al la granda homa familio
Ci sonu en komuna mon-simfoni'

homa_blovo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)