Homo por mi
Teksto Muziko | M. Korotj |
---|
Teksto
En akvujo de l'ĉielo
Naĝas nubo – blanka velo:
Ja vi estas homo por mi!
Flugas inter kronaj retoj
Sunradiaj leporetoj:
Ja vi estas homo por mi!
Lignofajro dum vespero –
Opinio de fajrero:
Ke vi estas homo por mi!
Kuras flamo tra lignaro,
Kantas, dancas je gitaro:
Ke vi estas homo por mi!
Vagabondas pluvaj strioj,
Ter' kovriĝas per folioj:
Flugas malproksimen avi'.
Ne ekzistas jam demandoj
Krom la sola, la plej granda:
Ĉu vi estas homo por mi?
- homo_por_mi.txt
- Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:56
- (ekstera redakto)
Diskuto