Homoj kiel mi

Teksto

Vi fartas kvazaŭ hejme en jena snoba strat'
Vi sentas vin tre grava en kompleto kaj kravat'
Vi prelegas tre memfide pri mon' kaj politik'
Ne povas vi imagi ke kontraŭas la publik'

Refreno:

Pardon min sinjoro
Pri kiuj vi parolas nun?

Sentaŭguloj, klaŭnoj, noloj
Homoj kiel mi
Strangaj buboj, homaj ruboj
Homoj kiel mi

Pripensu se vi kredas ke ni estas sama spec'
Mi daŭre apartenas al alia realec'
Kaj antaŭ kelkaj jaroj, kiel bela ironi'
Mi mem purigis plankojn por homoj kiel vi

Refreno
QR-Kodo
QR-Kodo Homoj kiel mi (generita por kuranta pagxo)
Amikaro
E@IMuzaiko