IS (ISo kanto)

TekstoMikke Englund, Bertilo Wennergren
Muzikolaŭ la melodio de “A Heart in New York”, kiun verkis Gallagher and Lyle, kaj famigis Art Garfunkel
KantasAmplifiki

La teksto estis verkita de Mikke Englund kaj Bertilo Wennergren en trajno survoje al la IS 1983/84 en Niendorf kie la kanto estis unuafoje prezentita.

Teksto

IS… Germanien ni alvenas
ĉiujare post la festoj
de kristnask´

IS… ĉu ni povus ĝin forgesi?
ĝi helpegas al la monda
harmoni´

IS… ni glitkuras sur ĉielo
inter steloj kaj planedoj
ĉar estas kor´
la koro en la IS

La kor´ en IS
ĝi batas por mi
por ruĝaj ĉevaloj dum nia feri´

La kor´ en IS
mufgantoj el tuta mond´
ties signifon divenu nun vi

IS… oni vekas nin trumpete
por ke ni ne dormu troe
ne dormu tro
ni amas vin en IS

IS… Feri Floro ĉiujn distras
per kantaĵoj pri la vivo
jes pri la viroj
la virtoj en la IS

La kor´ en IS
ĝi batas por mi
por ruĝaj ĉevaloj dum nia feri´

La kor´ en IS
mufgantoj el tuta mond´
ties signifon divenu nun vi

IS… oni vekas nin trumpete
por ke ni ne dormu troe
ne dormu tro
ni amas nin en IS

QR-Kodo
QR-Kodo IS (ISo kanto) (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net