Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iam

Iam

MuzikoOtto W. De NOBEL
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko
Originala titoloEens
Originala tekstoJ. OUDEGEEST

Teksto

Estiĝos iam klara tag',
Se venkos liberec',
Kaj forte larmon pelas for
La rido de l’ gajec'.
Se post mizero kaj dolor'
La ĝojo loĝos en la kor',
/: Jen venos bela tag'. :/

Estiĝos iam klara lum'
Post prema tirani'.
Se en popolanim' la dev'
Fariĝos sunradi'.
Se post nescio kaj hezit'
Leviĝos suno de l’ spirit',
/: Jen venos klara lum'. :/

Estiĝos iam la feliĉ',
Se mortos profitem'.
Ne plu suferos iu hom'
Sub de malriĉo prem'.
Se post turmento kaj mizer'
Popol' regados sur la ter',
/: Jen venos la feliĉ'! :/

iam.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)