Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iamo_longe_for

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La iamo longe for

TekstoR. Burns
E-tekstoR. Rossetti
“Auld Lang Syne”, tradicia skota kanto tekste prilaborita de la poeto Robert Burns. En Usono kaj en aliaj landoj ĝi estas la tradicia himno de la Novjariĝo.

La kanto aludas la disigitecon de skotoj, estintaj infanaĝe (ge?)kamaradoj, pro la migroj kaj ekziloj post la fiaska provreĝiĝo de Karolo Stuarto (“Bela Princ' Karĉjo” = Bonnie Prince Charlie) en 1745. (El la La Lilandejo)

La kanto ankaŭ dismonde famiĝis pro la legendo, laŭ kiu la orkestro de la ŝipo Titanic ludis la melodion de tiu ĉi kanto dum la droniĝo.

Teksto

La prakonatojn ĉu ni lasu
Velki el memor'?
Ĉu ni ne pensu kare pri
La iamo longe for?

Refreno:

Iamo longe for, karul',
Iamo longe for, karul'!
Ni trinku en konkordo pro
La iamo longe for!

La kruĉojn do ni levu kaj
Salutu el la kor',
Kaj trinku en konkordo pro
La iamo longe for!

Refreno

Montete iam kuris ni
Kaj ĉerpis el la flor'
Sed penan vojon spuris ni
Post iamo longe for.

Refreno

Geknabe ni en fluo vadis
Ĝis vespera hor'
Sed maroj muĝis inter ni
Post iamo longe for.

Refreno

Do jen la mano, kamarad'!
Ni premu kun fervor',
Kaj trinku ni profunde pro
La iamo longe for!

Eksteraj ligoj

iamo_longe_for.1233727949.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)