Uzantaj iloj

Retejaj iloj


igis_min_patrino

Igis min patrino

Muzikoslovaka popolkanto
Origina tekstoKázala mi mati biele húsky hnati
E-tekstoEduard V. TVAROŽEK
KantisQexteto Esperanto
MIDIigis_min_patrino.mid

Teksto

/:Igis min patrino anseretojn peli:/
/:al la vilaĝfino, al muelej’ celi.:/

/:Muelistin’ prenis grandan ŝovelilon,:/
/:mortigis l’anseron blankan, belulinon.:/

/:Atendu, virino, estos ĝi parado,:/
/:flankigos mi l’akvon for de l’muelrado.:/

Melodio

(2* soooso fiso laso faaafa fami re do)
(2* reTi So do miso faaafa fami re do)
igis_min_patrino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)