Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ijk_en_hungario

IJK en Hungario

Teksto

IJK en Hungario
Antaŭ dekses jaroj
ie en Hungari'
Okazis renkontiĝo,
plej fama en histori'.
Neforgesebla semajno
en Debrecen
kiu spertis, tiu revas
nur pri reven'.

Refreno:

IJK en Hungario
IJK en Hungario

Alvenis fine la jaro
la lasta de la jarmil',
kiam denove traviveblos
neforgesebla idil'.
La homoj alvenintaj
alportis tiom da lum',
ke apud tiu brilo
malaperis eĉ la sun'.

Refreno:

IJK en Hungario
IJK en Hungario

En la Balatono,
en tiu bela lag'
ni povas bone naĝi
dum la nokto kaj dum la tag',
kaj se kun ni kunnaĝadas
stranga, granda kajman',
ne timu, ĉar li ankaŭ estas
samidean'!

Refreno:

IJK en Hungario
IJK en Hungario
ijk_en_hungario.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)