Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ijs_kanto_1995

IJS-Kanto 1995

TekstoWolfram DIESTEL, Eduard WERNER, Dorothea HÜFLER
Muzikolaŭ la melodio “Es war ein König in Thule”

Teksto

Malfermu la orelojn
ĉar estos bestokant'
pri fiŝoj, leopardo,
ĉeval kaj elefant'.

Hungara manĝo estas
tre stranga, ĉar suker'
kaj teo laŭ la sperto
montriĝis samafer'.

Strangegaj verdsteluloj
konstruis je maten'
malgrandajn krokodilojn
el perloj kaj faden'.

Biciklis niaj fiŝoj,
ĉar naĝi volis tre,
sed lagon uzi nur rajtis
denaskaj fiŝoj, ve!

Atingi penis lagon
alian, sed, kurioz',
troviĝis ili fine
ĉe tomboj por ripoz'.

Konkursis kuirante
nur unu sola grup',
miregis l' organizantoj
pri rizvianda sup'.

Danĝera krokodilo
dum bal' kun ovaci'
ekkaptis verdstelulon
kaj preskaŭ dronis li.

Tre taŭgas por finvenko
moderna esperantist'
almenaŭ kun piedpilko
kaj kontraŭ pezlevist'.

ijs_kanto_1995.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)