Inter ĉiuj plej feliĉa ul'

Teksto

Kapon klinu, kamarad', tunelo antaŭ ni
sonas reloj, sonoriloj, krias la fajfil',
maŝinestro en la budo estas ja bravul'
mi eĉ malgraŭ fulgoj estas plej feliĉa ul',
jes, inter ĉiuj plej feliĉa ul'

Se mi vidas nigran fumon flugi de l' maŝin'
en la vasta mondo certas unusola sci',
en la vasta mond' mi firme tenas en memor':
sur la reloj la vagant' ne vivas en izol',
jes, la vagant' ne vivas en izol'

Refreno:

mi mem bonege konas ĝin,
trake mi ne solas dum la viv',
mi mem bonege konas ĝin,
trake mi ne solas dum la viv

Frisko post la dorso, verdas nia signalil'
trajno flugas nokten kiel taŭro en panik'
ĝoju, civitanoj, vin atingas nia voj'
sur la reloj la vagant' ne vivas en izol'

Karbo sub la dorso, la kovrilotruoj mil
lampon anstataŭas super kapo stala bril'
en vagonon mi enrampis krabe kun plezur'
mi eĉ malgraŭ fulgoj estas plej feliĉa ul'

Refreno

Mi ŝin vidis en fosaĵo stari ĉe la trak'
min allogis la ridemo kaj svinganta brak'
salutite, ŝi heziton ludas per okul'
mi eĉ malgraŭ fulgoj estas plej feliĉa ul'

QR-Kodo
QR-Kodo Inter ĉiuj plej feliĉa ul' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net