Uzantaj iloj

Retejaj iloj


intime

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Intime

TekstoIgorj Beljakovskij
MuzikoMiĥail Povorin

Teksto

Ho, bela rozo, ĉarma floro,
Disigas nin terura foro,
Sed mia kor' pri vera am' sopiras,
Animo kun anim' kuniĝi ja deziras.

Ho, bela rozo, ĉarma floro,
Vekiĝos mi dum la aŭroro,
Belegajn versojn mi por vi tradukos,
En la fabelon de la viv' kondukos.

Ho, bela rozo, ĉarma floro,
Malhelpas nin la homa moro,
Sed nian vivon ni memstare kreas,
Mispaŝas, amas, revas.

intime.1203574187.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)