Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iomete_da_suno

Iomete da suno

Teksto

La suno sendas radiojn el si
por doni la sanon al vi kaj al mi,
vivo el kreskas el varma aer'
kaj ĝojas la tuta ter'.
La sunon bezonas kaj floro kaj best'
al ĝi forflugadas la birdoj el nest',
kaj tuta naturo ridetas al ĝi
do, kune ekkantu ni:

Estu la tero por ĉiam suna,
kaj ĉiu homo sin sentu juna.
Estu la tero por ĉiu bela,
estu sekura la homa dom'.
Estu la vivo ĉiam kolora,
ĝoja kaj sana kaj sendolora.
Por ĉiuj brilu la suno hela
kaj estu frato por ĉiu hom'.

Prenu nian kanton nun.
Portu alten ĝin al sun;
la esperon havu ni
ke fariĝu ĉio ĉi.

iomete_da_suno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)