Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iri_vendi_azenon

Iri Vendi Azenon

Kantas Kajto, teksto de Gerrit BERVELING, muziko de Nanne KALMA.

Teksto

Kun azeno al foiro
Vendocele gajnespere
Iris kun la patro fil'
Trotis besto hufofere
Tronis paĉja moŝt' sursele

Laŭ la ir' komentis oni
“Jen la olda senkorulo
Igas ŝvite filon droni
Mem paŝae tiu nulo
Volas, fi! Ja nur imponi”

Kun azeno al foiro
Vendocele gajnespere
Iris patro kun la fil'
Trotis besto hufofere
Reĝfieris fil' sursele

Laŭ la voj' komento hora
“Jen la kompatinda paĉjo
Lin misuzas fil' senkora
Pensas nur pri propra plaĉo
Sort' oldula ja dolora”

Kun azeno al foiro
Vendocele gajnespere
Iris patro plu kaj fil'
Trotis besto hufofere
Logis miron malplensele

Laŭ la strato jen komento:
“Besto certe senvalora
Ke ĉi ambaŭ en konsento
Ĝin ne rajdas, plejsekura
Avertil' je aĉet-tento”

Kun azeno al foiro
Ne plu iris vendocele
Ne plu iris gajnespere
Kun la patro jam la fil'
Trotis besto hejmencele
Sidis ambaŭ nun sursele

iri_vendi_azenon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)