Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iris_macko_al_malacko

Iris Macko

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloIšiel Macek do Malaciek
MIDIiris_macko_al_malacko.mid

Noto: Macko en tiu ĉi kanto povas esti komunuza formo de la nomo Mateo.

Vidu ankaŭ: Macko (La Ursido)

Teksto 1

E-tekstoMiloš RAVEŇ

Iris Macko al Malacko,
iris lenton draŝi.
La draŝilon li forgesis,
devis hejmen paŝi.

Refreno:
Hej, ludu, ludu, Macko, ko, ko, ko, ko,
sur maldika kordo, do, do, do, do.
Nete ĝi zumu, mu, mu, mu, mu, mu,
hej, dzunu, dzunu, dzunu, nu, nu, nu, nu.

Ej, edzino: kia fino!
Kie la draŝilo?
Vi pendigis ĝin sur hokon
antaŭ la foriro.

Refreno:
Hej, ludu, ludu, Macko, ko, ko,ko, ko,
sur maldika kordo, do, do, do, do.
Nete ĝi zumu, mu, mu, mu, mu, mu,
hej, dzunu, dzunu, dzunu, nu, nu, nu, nu.

Teksto 2

Iris Macko en vilaĝon, iris lenton draŝi,
la draŝilon li forgesis, devis hejmen paŝi.

Refreno:
Ej, ludu kara filo, lo lo lo lo,
per la sakfajfilo, lo lo lo lo,
lerte, laŭde ludu, du du du du,
ej, ludu ludu ludu, du du du du.

Kien vi, edzino mia, metis la draŝilon?
Mi ne trovis ĝin, do prenis mi la sakfajfilon.

Refreno:

Aŭ:
Kie estas la draŝilo, kara edzineto?
Ĉu vi blindas? Sur la hoko, en la kamereto.

Aŭ:
Kie estas la draŝilo, kara edzineto?
Vi pendigis ĝin sur hokon tie en ĉambreto.

Teksto 3

aldona strofo (aŭtoro nekonata)

Mia kara edzineto saĝon kontraŭstaris,
ŝi anstataŭ bona brando marmeladon faris.

iris_macko_al_malacko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)