Ironio de l' Destin'

Teksto

Mi ankoraŭ pensas pri la tag'
kiam konatiĝis ni ĉe l' park'
Nun angoro peze premas min
nin dolore kaptis la ironio de l' destin'

Kion mi faris al vi? (“Via postulo!”)
Tiom da kulp' super mi? (“Kia krimulo!”)
Ĉu la mesaĝo de Di'? (“Via postulo!”)
Ĉar kredis mi je neni' (“Kia krimulo!”)

Daŭre min sufokas l' agoni'
Kure fruis la fatala fin'
Trafiklumo, ŝildo kaj asfalt'
Lastaj memoraĵoj, nekredeble trista tag'

Kion mi faros sen vi?
Tiom da kulp' super mi?
Ĉu la mesaĝo de Di'? (“Via postulo!”)
Jen mia sorto, ironio de l' destin'
(“Via postulo!”)

Plu ne pardonindas ĉi erar'
Eĉ se jam forpasis pli ol jar'
Mi neniam fidis kiel vi
Sed vi ie ŝvebas kaj komprenon volas mi

Mi ne certas, malrevas pri morgaŭ'
Vi foriris sen eĉ lasta adiaŭ'

Kion mi faris al vi? (“Via postulo!”)
Tiom da kulp' super mi? (“Kia krimulo!”)
Ĉu la mesaĝo de Di'? (“Via postulo!”)
Ĉar kredis mi je neni' (“Kia krimulo!”)

QR-Kodo
QR-Kodo Ironio de l' Destin' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net