Uzantaj iloj

Retejaj iloj


italia_bolsxevista_kanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Italia bolŝevista kanto

Esperanta tekstoAug. SCHWENK
Tipotraduko

Teksto

De la sangumita tero
Krio svingis sin subita,
Krio de subpremataro,
Kiel ne jam ekaŭdita.
Tamen tie en Rusio
Lumo nova helekflamas,
Al sklavaro ĝi proklamas:
Venis nova temposfer'!

Rekantaĵo:

Bolŝevistoj, bolŝevistoj,
Noblaj plej el komunistoj!
Nur per vi, vi bolŝevistoj
Realiĝos la liber'!

Lum' iĝinta oriente,
Plejbeliĝas via brilo,
Eĉ en okcidento ruĝas
Jam la horizontprofilo.
Kontraŭ servutec' leviĝas
De l' popoloj forta ligo.
Ver' sin solvas de intrigo,
Sklavoj pretas sen ĝemer'.

Rekantaĵo

Pli potence kaj pli klare
Lumo nova briletadas.
Jam ne plu la kalumnio
Al ĉi-radiar' invadas.
Per radioj de ĉi-lumo
Koroj mil nun hele flamas.
Ĉien langoj mil proklamas:
Venis nova temposfer'!

Rekantaĵo

italia_bolsxevista_kanto.1371577080.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)