Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jam_estas_la_hor

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

jam estas la hor'

Tekstoerik bugl/hanes vader
Muzikoerik bugl

noto:
kanzono, kiu rekte kaj facile parolas pri sia temo. ĝi ne bezonas komentojn.
ĉampanjo (Champagne) estas franca regiono fama pro ĉampano kaj pro bataloj dum la unua mondmilito.

originala titolo: Es ist an der Zeit

Teksto

en fora ĉampanjo dum verda somer'
papavoj abundas tra tomboj en ter'
kaj herboj moviĝas pro blovo de vent'
flustranta malpeze tra tombosilent'
sur kruco la via, mortinta soldat',
ne estas la nomo sed nur simpla dat'
mil-naŭcent-deksesa sen plia mesaĝ'
kaj estis eĉ ne deknaŭ-jara la aĝ'

Refreno
mi komprenas nun
ke ankaŭ vin ili trompis
kiel provas ankoraŭ nun ili ĉe ni
ĉu vian havaĵon vi konis?
junon, forton kaj vivon vi donis

vi amis knabinon, mortinta soldat',
aŭ eble ne, ĉar nur en paca viv-stat'
dolĉeco kaj fido ekfloras sub sun'
vi estis soldato por mort' ne por jun'
kaj eble vi pensis «nun venos la mort'
mi prenu la ĝuon laŭeble per fort'»
sed malgraŭ la tento ĉe vera renkont'
pli fortis ol ĉio la sento de hont'

Refreno

soldato, ĉu ĝoje vi iris al mort'
aŭ time kun milda koler' pro la sort'
sen sci' pri la vero ĝis antaŭ la fin?
ĉu kuglo ŝtal-pura en sol’ trafis vin
aŭ ĉu vian korpon elŝiris eksplod'?
ĉu panjon vi vokis dum lasta klopod'?
ĉu provis vi kuri surstumpe en van’?
ĉu kuŝas ĉi tie nur kruro aŭ man?

Refreno

nur kruco plurestas, nur ĉi tiu spur'
de vi, sed aŭskultu nun je mia ĵur'
por paco batali sen ebla forlog'
se homojn ankoraŭ plutrompos mensog'
okazos ke eble post la hekatomb'
neniu plu restos por zorgi pri tomb'
sed pretas jam homoj kaj egas fervor'
malhelpi militon. jam estas la hor'

Refreno
jam_estas_la_hor.1262732213.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)