Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jam_falas_falas_la_roset

Jam falas, falas la roset´

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloEj, padá, padá rosička
E-tekstoEduard V. TVAROŽEK
E-teksto 2Jan Filip kaj Karel Filip
KantasQexteto Esperanto
MIDIjam_falas_falas_la_roset.mid

Teksto

Jam falas, falas la roset’,
dormus jam mia okulet’,
/:dormus la mia, dormus eĉ la via,
nokte ne dormadis ili ja. :/

Falas foliar’ ĉe l’jarfin’,
salutas mi vin, karulin’,
/: do fartu bone, ne plu venos, ho ne,
ne plu mi venados kisi vin. :/

Teksto 2

Jen, falas, falas la roset'

Jen, falas, falas la roset'
dormetus mia okulet'
/:ho, dormus mia, ho, dormus via
ni ambaŭ dormus en kviet'.:/

Jen, falas, falas la pluvet',
kial malĝojas vi en pet'?
/:Okulo larma, vizaĝ' malvarma,
malgaja estas junulet'!:/

Jen, falas, falas foliar',
adiaŭ estu, mia kar'!
/:Vi jam ne ridos, min plu ne vidos,
mi ne revenos el arbar'.:/

jam_falas_falas_la_roset.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)