Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jam_morgaux

Jam morgaŭ

Muziko
Teksto
Hannes Wader (hanes vader)
Originala titolo Schon morgen

Noto: biografio kaj revoj de kantisto

Teksto

diru kiel longe viaj piedoj
la nudan grundon jam ne tuŝis plu
kaj tagojn, jarojn ili paŝis
sur la asfalta kaj betona flu'
nun kuŝas jen finfine en la sablo
laŭeble plej profunde via pland'
la maro post-en-fluas viajn spurojn
glatiĝas ĉirkaŭ vi la tuta strand'

kaj jam morgaŭ, morgaŭ jam, la mara sepo
el kiu venis iam ĉia viv'
malbone kuracitajn batojn, vundojn
al ĉiuj lavos, puŝos al fordriv'
foren ŝovos ĉion ĝis ĉi-momento
estantan centro de ĉia aktiv'

kiel longe vi dum lunaj noktoj
dum ŝtormoj volis krii al la mar'
kiel en antikvo la kantistoj
kutimis ofte laŭ defia far'
sufoke ventofrapoj jam efikas nun
puŝas vian krion al silent'
reprenas ĝin tuj poste el la gorĝo
kaj ĝin disŝiras poste dum moment'

sed jam morgaŭ, morgaŭ jam, estos tempesto
kaj komuna kaj kuraĝa dolor-skand'
pri tio, kio ĉiujn dolorigas
ne rompos la makzelojn ŝtormo-grand'
sed la voĉojn, ĉies voĉojn, pelos
aŭdeblaj tra la tuta vasta land'

jam_morgaux.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)