Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jam_ne_plu_estas_mok

Jam ne plu estas mok'

MuzikoIgor WASILEWSKI (Eterne Rima)
Esperanta tekstoIgor WASILEWSKI (Eterne Rima)
Esperanta plenumoIgor WASILEWSKI (Eterne Rima)
Tiponova teksto

Vinilkosmo © 2010
ISRC: FR-3T0-10-00025
Teksto kaj muziko : Igor Wasilewski

Teksto

ni estas frenezuloj, vi estas la saĝul’
aŭskultu min kacul’

Refreno:

jam ne plu estas mok’
jam ne plu estas ŝerc’
sole esporimoj kun la frekvenc’
de pli ol unu gigaherc’
akra kiel piko vespa – la potenco Espa
Eterne Rima kaj io ekstra

miajn vortojn mi direktigas al tiuj
kiuj ne kredis
ke Espo povas havi repon
vi oscedis nur
antaŭ mi staris mur’
tamen mi ĝin supersalti scipovis
halti ne povis, eĉ ne volis
ĉar mi jam fluas nun kun ĉi tiu kurento
blovas tiom forta vento, ne helpos lamento
mi venas kun la ond’ de supera hiphop’
senkompata hiphop’ (verkoj de Ezop’)
predikas kiel pop’ kaj mi staras sur la top’
de la ŝip’, per kiu mi albordas
vian pugon mordas
sentu la doloron, vidu; estas nova realeco
komika lingvo, tamen kun beleco
ĉu atakema?
eble jes, sed mi kraĉas sen ĉes’
sur tian opinion, putinidoj scias nenion
hegemonion de la stil’
mi altrudas spite al via mir’
finfine venas la vir’ !

Refreno (dufoje)

turniĝas kvin pintoj de la stel’ kiel dentorado
la motor’ de la movado, El Dorado
nia El Dorado, aŭskultu min kacul’
ni estas frenezuloj, vi estas la saĝul’
ĵurnalistoj venis, demandis
kun kamerao iom vagis
notis, la aferon ne imagis
simple ne komprenis – jen mia opini’
kompreneble, en nekomprenebla situaci’
homo staras kaj prelegas
iuj sidas, kelkaj dormas
tiamaniere ni la etoson formas
apenaŭ kelkaj komprenas, aliaj nur ŝajnigas
kantante La Esperon salonon vigligas
sed mi diras: lasu tion, venu tuj, aŭdu:
jen tiel Espo funkcias, en rimoj kara mia
mi demonstras la veran scipovon
sur la ŝaktabul’ faras ĉiam ĝustan movon

Refreno (dufoje)

estis iam pioniroj, unuaj muzikistoj
jam antaŭ multaj jaroj, verdaj artistoj
sed mankis unu afer’
ĉu vi scias kio?
bongusta rep’ kun bongusta melodio
ĉu ŝok’? Jes, ŝok’! Aŭskultu –
Espon mi utiligas
normala afer’ –
mi tiel vivas, dubon neniigas
akceptu tion, ĉu vi kredas, ĉu ne
rigardu: mi staras fiere ĉi tie
jam pasis la temp’
kiam mi portis verdan stelon
kantis La Tagiĝon, kantis La Esperon
nun mi iras propran vojon
ĉar ĉi tie kuŝas senc’
alia frekvenc’, la vera potenc’
vi volas aŭdi Esperanton?
ŝanĝu ĉambron!
jen la magi’
jen vera Esperanto
Eterne rima Repmajstro
montara freŝa akvo
akceptu la defion, ek, ek, al barakto!
vi konas la ceteron

vi diras ĉiam tiom malrapide “saluton”
mi perdas paciencon, jam finu la balbuton
kial vi klarigas, ke vi estas nur komencanto
tiel ne rajtas esti, tio ne estas Esperanto
rigardu majstron de esporimoj –
kvazaŭ Harry Houdini
liberan stilon mi daŭrigas
ne eblas tion fini
malgraŭ la mokul’
malgraŭ la kacul’
ridu, jes ridu, manĝu merdon ci stultul’
esporimoj estas pugno
kiu pistas nekredemulojn
movu pugon, defiu mokantajn forfikulojn
sed ne diru “saluton”
montru nur la repmajstron
mi prelegas nun, mi prezentas Esperanton
mi portas flagon, sed ne tiun kun la stelo
sur ĝi ‘stas mikrofon’ – simbol’ de ribelo
kontraŭ malfortuloj
kiuj nur kantas La Esperon
kontraŭ eternaj komencantoj
vi konas la ceteron

Eksteraj ligoj

jam_ne_plu_estas_mok.txt · Lastaj ŝanĝoj: 26.11.2020 14:16 de ahfornitani