Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Janjo prenis falĉileton
larirette, larirette
Janjo prenis falĉileton
por falĉadi en herbej'. (2-foje)
Sur la vojo ŝi renkontis
knabojn kvar de beljunec'.
La unua tre timema
sur mentonon kisis ŝin.
Sed la dua pli kuraĝa
ŝin kuŝigis en herbej'.
Kaj la tria kuraĝega
ŝian jupon levis li.
Kion faris nun la kvara,
ne mencias tiu kant’.
Se vi scias, sinjorinoj,
vi rapidus al falĉad'.