Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_denove

Jen denove!

TekstoSzörényi J.
MuzikoBródy János
E-tekstoRados Péter

Konata hungara kanto, kantata ĉe grupaj revidoj, renkontiĝoj. Originala titolo: Újra itt van!

Teksto

Jen denove, jen denove, jen revenis l' anar' de l' glor' ,
Kaj vi ĝuu, kaj vi ĝuu, la renkonton kun gaja kor' !
Mi reaŭdas, mi reaŭdas, mi jam aŭdas jen kant' el for' ,
Estu frat' por ni, estu ŝat' por vi,
Ni solenu nun pri la revido, jen!
Estis vok' por vi, estas lok' por vi:
Jen kunveno - por ni mem!

Belulinoj, belulinoj, belulinoj de la ter'
Steloj falas, steloj falas, steloj falas el ĉiel' !
Tamen venis, tamen venis, jen revenis ni en ver'
Estu frat' por ni, estu ŝat' por vi,
Ni solenu nun pri la revido, jen!
Estis vok' por vi, estas lok' por vi:
Jen kunveno - por ni mem!

Ne vidi vin por mi estis longa, longa temp' .
Post la reven' tuj forpasis trista sent' .
Kredis mi mem: komenciĝis jam l' aŭtun' ,
kaj ververe jam faladis flava foliar' ,
sed mi sentas la someron en la kora ard' .


-ls-

Eksteraj ligoj

jen_denove.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)