Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_kanto_al_klara_cxielo

Jen kanto al klara ĉielo

TekstoHarald Bergstedt
Esperanta tekstoH. E. J.

Teksto

Jen kanto al klara ĉielo,
al ŝtormo kaj aviadil'!
Jen kanto al fora kastelo
kaj eta kaban' en humil'!

Jen kanto al urbaj domegoj
kun lum' de milnombra hejmar'!
Jen kanto al stelbrilaj gregoj
kun svarmoj da viv' sen avar'!

Jen kanto al ĉiuj nacioj! —
ho, kiam tutmondfamili'?
al rasoj kaj al religioj
en kvazaŭ paserkoloni'!

Jen kant' al la suno de l’ mondo
kun birdvoĉa ĥor' en esper'
por sano, prosper' kaj fekundo,
kun pac' kaj fratec' sur la ter'!

jen_kanto_al_klara_cxielo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)