Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_la_suno_venas

Jen la suno venas

Esperanta tekstoC. Graversen
Tipotraduko
Originala titoloSe, nu stiger Solen af Havets Skød
Originala tekstoJakob Knudsen

Teksto

Jen la suno venas el mara sin',
ond' kaj nubo flamas en lumkulmin',
ĉio plenjubilas, sen iu son'
venas teren nun la lumiĝ-ordon'.

Spiri pulmplenige nun volas mi',
laŭdi la tagiĝon al mia Di',
danki, ke min ravas la taga hor’
malgraŭ mortminaco kaj pek-angor'.

Mi kun danko sentas, ke sunmaten'
en mi mem leviĝas je tagalven',
ke forpasas nigra animmizer',
se „laŭ Dia volo” nur estas ver'.

Ho, ke vi permesu min, kara tag',
premi vin alkore per simpla brak’,
nomi vin per nomoj de aminklin':
panjo, fratineto kaj amatin’.

Maroj super maroj el flua lum'
kaj ĉirkaŭe flustra venteto-zum',
kvazaŭ spirus ĉiu ĉielradi',
ho, eterna Patro, Kreinto, Di'!

Min allasu nun al la nigra val',
for de ĉiu lumo, al mortfatal'.
Li infanon sian protektas ja,
gvidos nin alsupre, al lum-era'.

Tiam releviĝos orbrila sun'.
Ĉiuj ombroj mortos pro viva lum';
ha, triumfjubilo, beata ĝu':
nun eterne brilas la lumo-flu',

jen_la_suno_venas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)