Jen, mi nun ekiras

E-tekstoKlára MIKOLA
KantasMikola - Garamvölgyi

Jen, mi nun ekiras
al longa vojaĝo,
min la mondo tiras
el mia vilaĝo.

Kudros mi mantelon
el la sabla vojo,
prenos mi juvelon
el larm' de malgajo.

Blovu for la vento
sablon de la vojo,
sablon de la vojo,
triston de la koro.

  • jen_mi_nun_ekiras.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:58
  • (ekstera redakto)