Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_nia_viv-river

Jen nia Viv-River'

Teksto

En la plej bela tag’
Sub helo de la sun’
Ni miras tiun belaĵon
Plena de viv’ estas ĝi.

La birdoj sur ĝin flugas
Kaj focenoj bele naĝas
Ĝi ofertas la nutraĵon,
Bongustajn fiŝojn ni kaptas.

Refreno:

Jen nia viv-river’
Kie ĝermas ĉia viv’
Ja ĝi estas donacema (malavara)
Por ĉia viv’.

La Kapibaroj plonĝas
Por sin bani ĉe river’
Same ni tion faras
Renovigante nian forton.

La akvo flue kuras
Kaj jaguaro trinki venas.
La kajmano ja embuskas
Iun senatentan beston.

Refreno

Jen nia viv-river’
Kie ĝermas ĉia viv’
Ni deziras havi ĝin
Je la etern’

jen_nia_viv-river.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)