Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jerusalemo_de_or

Jerusalemo de or'

Teksto/MuzikoNaomi ŜEMER
E-tekstoJ. MURJXAN

Teksto

Vinece klara mont-aero
kaj pina bon-odor’
ŝvebadas en la vent’ vespera
kun sonoril-sonor’

En dorm’ de arboj kaj ŝtonaro
sonĝanta kaŝas sin
la urbo, kiu sola staras
kun mur’ en sia sin’.

Rekantaĵo:

Jerusalem' de vera or'
De kupro kaj de luma kron'
Por ĉiu kant' cia
Estas mi violon’.
(2-foje)

Malplena restas plac’ merkata
Sekiĝis puta font'.
En urb’ Antikva vizitata
Ne estas Templa Mont'.

Kaj hurlas ventoj kun malĝojo
En grotoj de l' rokar’.
Neniu laŭ Jeriĥovojo
Al Sala iras Mar’.

Rekantaĵo:

Sed ornamante cin hodiaŭ
Per kron' kaj poemet',
Mi estas id’ plej eta cia,
Last-vica plej poet’.

Ĉar brogas lipojn cia nomo
Kiel kiso de Seraf’
De l'ora urb’ Jerusalemo
Neforgesebla rav’.

Al ciaj ni revenis fontoj,
Al la foira zon’
Jen eĥas ĉe la Templa Monto
La sankta korna son’.

Rekantaĵo:

Sun-miloj brilas jam kun ĝojo
En grotoj de l’ rokar'.
Ni ree laŭ Jeriĥo-vojo
Al Sala iras Mar’.

jerusalemo_de_or.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)