Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jesu_la_bebet

Jesu' la bebet'

KantasAkordo
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko

Teksto

Jesu' la bebet', Jesu' la Mesi',
Al Patra vol' obeis Vi.
Descendis Vi el Dia dom'
Por vivi kiel povra hom',
Jesu' la bebet', Jesu' la Mesi'.

Jesu' la bebet', Jesu' la Mesi',
Ĉar pekis ni, koleris Di'.
Sed Vi la ŝuldojn prenis for,
Revenis nun la Di-favor',
Jesu' la bebet', Jesu' la Mesi'.

Jesu' la bebet', Jesu' la Mesi',
Pleniĝis ni per eŭfori'.
Vi venis el ĉiel' al ter'
Por savi nin de vivmizer',
Jesu' la bebet', Jesu' la Mesi'.

Eksteraj ligoj

jesu_la_bebet.txt · Lastaj ŝanĝoj: 25.03.2021 11:39 de brinerustle