Uzantaj iloj

Retejaj iloj


joe_hill

Enhavtabelo

Joe Hill

TekstoAlfred Hayes
MuzikoEarl Robinson
E-tekstoJomo Ipfelkofer


Teksto

Lastnokte vidis mi Joe Hill,
En sonĝ' aperis li.
Mi diris: “Ĉu ne mortis vi?”
Neniam mortis mi. (2x)

Ili ekzekutis vin, Joe Hill,
Timigite diris mi.
Nu jes, - respondis li kun rid' ,
Sed tamen vivas mi! (2x)

Lu kupro-estro murdis vin,
Mortpafis vin, Joe Hill!
La korpo mortis, - jesis li,
sed tute ne l' anim' ! (2x)

Li staris apud mia lit'
Kaj ĝoje diris mi:
Do, ne trafite, la spirit'
Ĝi vivos plu sen tim' ! (2x)

Neniam mortis de Joe Hill
La memor' al l' subpremad' .
Subtenas laboristojn li
En ilia batalas' . (2x)

En tuta mond' , - al mi li krias
Vi ĉie trovos min,
Kie strikas, luktas, liberiĝas
Frato kaj fratin' .
(2x)

Lastnokte vidis mi Joe Hill,
En sonĝ' aperis li.
Mi diris: “Ĉu ne mortis vi?”
Neniam mortis mi. (2x)

Klarigoj

Joe Hill (1879-1915) estis sveda enmigrinto en Usono. Tie li kontraŭbatalis la ekspluatadon de la laboristaro fare de la estroj de militaj fabrikoj. En ŝajnproceso li estis mortkondamnita pro “murdo”. Liaj lastaj vortoj antaŭ la ekzekuto (la 19-an de novembro 1915) estis: “Ne funebru pri mi - organizu vin!”

joe_hill.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)