Juna amo

MuzikoHeinr. BUNGART
Esperanta tekstoKarl GIEßMANN
Tipotraduko
Originala titoloSchön Elschen saß am Fenster

Teksto

Elinjo ĉe fenestro
Ekbrodis kun pasi';
Sur frunto ses bukletojn,
Sur ĉiu flanko tri.

Junulo amoarda
Alvenis kun graci';
Sur lipo ses haretojn,
Sur ĉiu flanko tri.

Jam baldaŭ plej fervore
Koketis li kaj ŝi;
Li markis ses kisetojn,
Sur ĉiun flankon tri.

La patro vidis tion,
Indigne diris: “fi!” Ses donis al junulo,
Sur ĉiun flankon tri.

QR-Kodo
QR-Kodo Juna amo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net