Muziko | Heinr. BUNGART |
---|---|
Esperanta teksto | Karl GIEßMANN |
Tipo | traduko |
Originala titolo | Schön Elschen saß am Fenster |
Elinjo ĉe fenestro
Ekbrodis kun pasi';
Sur frunto ses bukletojn,
Sur ĉiu flanko tri.
Junulo amoarda
Alvenis kun graci';
Sur lipo ses haretojn,
Sur ĉiu flanko tri.
Jam baldaŭ plej fervore
Koketis li kaj ŝi;
Li markis ses kisetojn,
Sur ĉiun flankon tri.
La patro vidis tion,
Indigne diris: “fi!”
Ses donis al junulo,
Sur ĉiun flankon tri.