Uzantaj iloj

Retejaj iloj


juna_kanzono

Juna kanzono

TekstoJeppe Aakjær
Esperanta tekstoH. P. F.

Teksto

Ĉiuj miaj pensoj sin turnas nur pri vi,
dideli, pri vi! dudeli, pri vi!
Se nur ankaŭ sendus penseton vi al mi,
didelu kaj dideli — al mi!

Ĉiuj ĉarmaj floroj odoras nur pri vi,
dideli, pri vi! dudeli, pri vi!
Rozoj kaj rezedoj kaj ankaŭ la tili' —
didelu kaj dideli — pri vi!

Se mi l’agron plugas, mi kantas nur pri vi —
dideli, pri vi! dudeli, pri vi!
Helpas min alaŭdo, kantanta super mi,
didelu kaj dideli — pri vi!

Zumo de l’abel' memorigas min pri vi!
dideli, pri vi! dudeli, pri vi!
Floroludo estas pro vi la ag' de mi,
didelu kaj dideli — pri vi!

En preĝej' sidante, videtas mi al vi!
dideli — al vi! dudeli, al vi!
poste al l’altar', kie staros vi kun mi, —
didelu kaj dideli — kun mi!

juna_kanzono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)