Uzantaj iloj

Retejaj iloj


junaj_idealistoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Junaj Idealistoj

Kantas Dolchamar

Teksto

vivi

karaokeo

Al kreanto evoluu
Prirakontu vian revon
Urbon propran vi konstruu
Al loĝantar' donu vivon
Zorgu kiel pri florbed'
Nutru per propagand'
Kun fervoro kaj kred'
Kreskas al plena land'

Ni bezonas junajn idealistojn
Kiuj donu fajreron al popoloj

Resanigu per ole'
Satigu per fiŝ' kaj pan'
Iĝas via grand-ide'
Monden duŝanta fontan'
Al kreanto evoluu
Efektivigu vian revon
Universon vi konstruu
Al homar' donu celon
Ni bezonas junajn idealistojn
Kiuj donu fajreron al popoloj
Idealistoj neniam maljuniĝos

junaj_idealistoj.1258737990.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)