Uzantaj iloj

Retejaj iloj


june_kaj_kune

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

June kaj kune

June kaj kune estas la titolo de muzikalo, kiu aperos en 2022 aŭ 2023. Ĝi uzas ekzistantajn kantojn de La VIPoj kun nove verkitaj dialogoj. La rakonto de la muzikalo, same kiel ĉiuj kantoj de la VIPoj, okazas en Esperanto-renkontiĝo.
muzikalo-emblemo.jpg

Roluloj

Laŭ la alvoko por kontribuantoj la jenaj roloj aperas en la muzikalo:

  • Organizanto: ĉeforganizanto, sperta aktivulo, perfektema kaj obstina
  • Helpanto: alia organizanto, agema kaj helpema
  • Prezidanto: TEJO-prezidanto, sperta aktivulo, pasia kaj helpema
  • Volontulo: TEJO-volontulo, vojaĝema kaj parolema
  • Vaganto: vojaĝema esperantisto sen plano en vivo
  • Ĉarmulo: ĉarma kaj parolema
  • Timemulo: timema kaj evitema
  • Flirtemulo: flirtema kaj rekte komunikanta
  • Komencanto: lernanto pri la lingvo kaj movado
  • Laboranto: pli serioza kaj okupita kongresano
  • Festulo: festema kaj noktema

Kantoj

Ankoraŭ ne estas konate, kiuj kantoj aperos en la muzikalo.

Kontribuantoj

Aktoroj, kantistoj kaj aliaj kontribuantoj ankoraŭ ne estas elektitaj. Ekde februaro 2022 ekzistas skriptverka teamo, en kiu membras:

  • Rogier Huurman
  • Carlos Pesquera Alonso
  • Lauris Lepoix
  • Benjamín Álvarez

Eblas kandidatiĝi kiel kontribuanto per reta formularo.

Eksteraj ligoj

june_kaj_kune.1650272238.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)