Uzantaj iloj

Retejaj iloj


junipera_arbet

Junipera Arbet

Aŭtoras A. SUĤANOV, e-teksto de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Min vizitis en sonĝ' junipera arbet',
Min atingis el foro mirinda tintet'.
Ametistaj globetoj sonis je simfoni'
Kaj en nokta silent' ĝi ekplaĉis al mi

Bonodoris tra dormo al mi konifer'
- Junipera arbeto en nokta aer'-
Mi rimarkis en fleksoj de l'branĉa skelet'
Iom vivan similon al via ridet'.

Junipera arbet', junipera arbet',
Degelanta en ombroj rideto-fumet'.
La rideto, kaŝita sur pingloj kaj en,
Kiu pikis min morde, kvazaŭ guto-venen'.

Post fenestro - ĝarden', la ĝarden sen foli'.
Nuboj flugas kaj flugas, unu post la alia.
Senfolia ĝarden', de l' arbet' siluet'.
Ho, pardonu vin Di', junipera arbet'.

junipera_arbet.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)