Uzantaj iloj

Retejaj iloj


junproletoj

Junproletoj

MuzikoLaŭ melodio de: Wij zijn jong. (A.J.C.)
TekstoJ. Burger

Teksto

Gejunuloj proletaraj
Ni, el ĉiu kontinent',
Vi el nord', sud', oriento,
Same vi el okcident'
Estas filoj de l’ tutmonda
Proletara famili';
Ĉiuj volas kunbatali
Por pli bona homsoci'.

Nek landlimoj, nek koloro
De la haŭt' disigas nin;
Ĉion, kio nin disigas,
Ni kontraŭas kun obstin'.
Ni ja ne diferencigas
Tuthomaron laŭ la ras',
Ĉar ni spertis proprakorpe
Diferencon nur de klas'!

Tial volas al gepatroj
Helpi ni, ke sur la ter'
Estu for profitsistemo
Kaj ke regu tutliber'!
Streĉu ĉiujn fortojn niajn
Ni, venkuloj de l’ estont’;
Staru ni kun niaj patroj
Jam en unueca front'!

junproletoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)